Anonymous Coward · 2y

Post la bazaj aferoj kiel subjekto verbo, kaj objekto kaj la pozicio de adjektivoj kiuj pli kompleksaj reguloj estas por hispana vortordo? Ekzemple kie oni devus kutime meti tempoelementojn? kie meti manierojn de faro? Ekzemple: mi kaj mia Frato iris al la parko je vendredo per aŭto, esperante oni povas meti tiujn elementojn preskaŭ ie ajn "je vendredo" "per aŭto" sed kiu estas kutima piziciigo en la hispana?

Interesa demando, malfacile respondebla! ;-)

La vortordo en la hispana ĝenerale estas pli libera ol en aliaj lingvoj (el latinidaj lingvoj, estas la hispana kiu plej liberas sintakse). La plej ofta vortordo estas S+V+O, sed ĝenerale ĝi estas libera.

La Manlibro pri Urĝa Hispanlingvo («Manual del español urgente») nomas «logika ordo» la sinsekvon de «subjekto, verbo, rekta objekto, nerekta objekto kaj adjektoj» kaj konsideras ĝin neŭtrala stilo. Tamen, la vortordo dependas de emocioj kaj subjektiveco, do ĝi forte rilatas al pragmatiko. Oni devus atenti ĝin laŭ vidpunktoj ne nur sintaksa, sed ankaŭ semantika, pragmatika kaj eĉ fonetika.

Ĝenerale, konata informo por la aŭskultanto unuas rilate novan informon kaj la plej longa elemento lokiĝas ĉe la frazfino (end-weight rule). Tiu logika ordo troviĝas pli ofte skribe, dum en parola stilo multe pli oftas loki unue la plej rimarkindan elementon. La pozicio de plenaj vortoj (ekz. nomoj) estas relative libera dum tiu de malplenaj (ekz. pronomoj) estas sufiĉe rigida. Kelkaj vortumoj estas tute nemoveblaj dum aliaj estas pli-malpli flekseblaj.

Do post tiu lingvistika klarigo, jen unu pli praktika: pri via ekzemplo, ĝi dependas de tiu parto, kiun oni volas emfazi. Tiel «Vendrede mi kaj mia frato iris al parko per aŭto» sencas se oni volas pligravigi la daton. Ankaŭ «Al parko ni iris vendrede per aŭto» se la plej grava informo estas la loko, kien ni iris. Tamen, en ĉi tiu frazo estas ankaŭ tre bona ekzemplo pri nevomebla vortumo: «mia frato kaj mi», diri tion en la kontraŭa formo («mi kaj mia frato») estas gramatika eraro, ĉar mi ĉiam devas aperi la lasta.

Retrospring uses Markdown for formatting

*italic text* for italic text

**bold text** for bold text

[link](https://example.com) for link